Nigra legendo de la Inkvizicio

Nigra legendo de la Inkvizicio difiniĝas la teorio, origininta de la noviginta verkoj de du historiistoj (Edward Peters kaj Henry Kamen), laŭ kiuj estis aranĝita distordo, kun falsaĵoj, koncerne la prezentadon de la historio pri la Inkvizicio, iniciate unue de protestantaj medioj kaj, poste, de la klerisma movado.

Tiu kverelo nuntempe daŭras inter historiistoj: estas kiuj asertas, krom Peters kaj Kamen, ke la realo de la Inkvizicio estis multe malpli violenta kaj kruela ol kiom oni ĝenerale opinias, dum aliaj asertas ke, male, la arĥivaj fontoj pruvas la tradician rekonstruon. Historiista frakcio, fakte, ankoraŭ hodiaŭ subtenas ke la unua historio de la Inkvizicio estis historiiste rakontata kun senpartieco kaj sen iu ajn "ideologia" celo, kaj akuzas pri “integrismo” tiujn ennovigajn kritikistojn kies esploroj, bonŝance, povis, interalie, eltiri avantaĝon el pli vasta, kaj provizita je teknikaĵoj, kontrolo de la fontoj ol en la pasinto, kaj tiuj ennovigantoj reĵetas la akuzon pri historia reviziismo celanta renverŝi la malnovaijn poziciojn firmigitajn, aŭ realdapti la negativajn aspektojn kiujn la eklezia institucio trajrcente donis pri si.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search